Edward Albee
Etoso
(Alidirektita el Edward Franklin Albee)
Edward Franklin ALBEE (naskiĝis la 12-an de marto, 1928, mortis la 16-an de septembro 2016) estis usona dramisto.
Li naskiĝis en Vaŝingtono. Mallonge poste li estis adoptita de riĉa teatra entreprenisto, kiu frue konatigis lin kun tiu ĉi medio.
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Edward_Albee.jpg/200px-Edward_Albee.jpg)
Sian unuan sukceson kiel dramisto Albee ne havis en Usono, sed en Berlino, kie lia teatraĵo The Zoo-Story en la jaro 1959 unuafoje montriĝis sursceneje. Neforgesebla estas ankaŭ lia edzec-dramo Who’s Afraid of Virginia Woolf?, el kiu ankaŭ fariĝis tre sukcesa filmo. Trifoje Edward Albee gajnis la Premion Pulitzer: en 1967 (pro A Delicate Balance) kaj en 1975 (pro Seascape) 1994 pro Three Tall Women.
Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]
- The Zoo-Story (1959)
- The Death of Bessie Smith (1960)
- The Sandbox (1960)
- The American Dream (1961)
- Who’s Afraid of Virginia Woolf? (1962)
- Tiny Alice (1965)
- A Delicate Balance (1966)
- Seascape (1975)
- The Lady from Dubuque (1980)
- The Man who Had 3 Arms (1983)
- Three Tall Women (1992)