Lu Ŝi-Ŝin
Etoso
(Alidirektita el Luŝi-Ŝin)
Lu Ŝi-Ŝin | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
LU Ŝi-Ŝin estis ĉina esperantisto kaj la unua pioniro de Esperanto en centra kaj norda Ĉinio.
Lu Ŝi-Ŝin lernis Esperanton de rusa esperantisto. Li ekpropagandis en 1909 kaj esperantigis K. C. Ŝan. Li fondis Esperanto-Asocion en Ŝanhajo en 1912 kaj refondis ĝin en 1919. Li gvidis la tutan movadon kun Ŝan en Centra Ĉinio antaŭ la unua Mondmilito, kaj revivigis la movadon tuj post la milito. Li verkis la libretojn Esperanto, Esperanto por Ĥino kaj Konversacio.