Ĝinano
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/61/Baotuquan%2C_Jinan_banner.jpg/775px-Baotuquan%2C_Jinan_banner.jpg)
Ĝinano | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • urbego • departemento-ranga urbo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 250000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 202 432 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 898 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 40′ N, 116° 59′ O (mapo)36.666666666667116.98333333333Koordinatoj: 36° 40′ N, 116° 59′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 23 m [+] | ||||
Areo | 10244,45 km² (1 024 445 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Ĝinano aŭ Ĝjinano aŭ Jinan (ĉine 济南市, pinjine: Jǐnán Shì, (alia transskribo) 濟南市) estas sidejo de Ŝandongo kaj universitata urbo (konata, kiel "Grandurbo de Fontoj") en meza-orienta Ĉinio. Historie (ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto de 1934) la urba nomo ankaŭ estis latinliterigita Tsinan.
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Jinan_in_China.png/230px-Jinan_in_China.png)
Situo[redakti | redakti fonton]
Ĝinano situas preter la Flava rivero. Pekino troviĝas je 400 km-oj. La urbo mem estas trafika nodo havanta ankaŭ internacian flughavenon.
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Qianfoshanpark.jpg/220px-Qianfoshanpark.jpg)
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Ekde la 5-a jarcento budhismo prosperis tie kaj estis longe religia centro.
Proksime de Ĝjinano en la iama antikva Lu-ŝtato en la nuna provinco naskiĝis, vivis kaj mortis Konfuceo (vidu la suban bildon) ( grava ĉina instruisto, verkisto, politikisto, kaj filozofo, kies ideoj, nomataj konfuceismo, profunde influis multajn aziajn kulturojn).
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/Confucius_-_Project_Gutenberg_eText_15250.jpg/220px-Confucius_-_Project_Gutenberg_eText_15250.jpg)
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ca/Chinese_plain_5c._BC-en.svg/220px-Chinese_plain_5c._BC-en.svg.png)
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a8/Baotuquan.jpg/220px-Baotuquan.jpg)
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/Jinan_montage.png/220px-Jinan_montage.png)
Dum la interna milito en 1260 Ĝinano estis centro de ribelo. En 1906 la urbo donis permeson al la internacia komercado. Inter 1937-1945 la japanoj okupis la urbon. Nun Ĝinano estas grava industria centro. Ekde 1948 la komunistoj havis tie la potencon.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Ĝinano havas subtropikan klimaton kun kvar klare difinitaj sezonoj. somere estas varmega kaj pluvoplena klimato, vintre estas malvarmo. La meza temperaturo estas 14.2 °C. La pluvokvanto estas ĉirkaŭ jare po 675 mm. Januare estas la plej malvarma kaj plej seka monato. Julio estas la plej varma kaj plej malseka monato.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Granda Muro
- provinca biblioteko
- urba kaj provinca muzeoj
- pagodo. Kvar Pordegoj de 661 antaŭ Kristo
- Mil Budho-Monto, religia celo de la urbo
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Ŭakajama, Japanio
Jamaguĉi, Japanio
Sakramento (Kalifornio), Usono
Suvon, Sud-Koreio
Niĵnij Novgorod, Rusio
Coventry, Britio
Rennes, Francio
Augsburg, Germanio
Kfar Sava, Israelo
Regina, Kanado
Szczecin, Pollando
Port-Moresbo, Papuo-Nov-Gvineo
Vantaa, Finnlando
Joondalup, Aŭstralio
Praia, Kabo-Verdo
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Jinanfromqianfoshan.jpg/560px-Jinanfromqianfoshan.jpg)