Bobelo
Etoso
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Air_bubbles_in_a_pool_as_a_man_surfaces_for_air.jpg/220px-Air_bubbles_in_a_pool_as_a_man_surfaces_for_air.jpg)
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1f/Soda_bubbles_macro.jpg/220px-Soda_bubbles_macro.jpg)
Bobelo estas globulo el substanco en la interno de alia, ĝenerale gaso en likvaĵo. Pro la Marangoni-efekto, la bobeloj restas sendamaĝaj atinginte la surfacon de la substanco.
Plej oftaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]
La bobeloj troviĝas en pluraj lokoj kaj situacioj laŭlonge de la tago, ekzemple:
- Kiel spontana nukleado el karbona duoksido supersaturita en refreŝigaĵo
- Kiel akvovaporo en bolanta akvo
- Kiel aero en agititaj akvoj, kiaj la marondoj kaj akvofaloj
- Kiel mara ŝaŭmo
- Kiel sapveziko
- Kiel rezulto de kelkaj kemiaj reakcioj kiaj natria bikarbonato plus vinagro.
- Kiel gaso enfermita en vitro dum ĝia kreado
- Kiel aerbobelo en la miksaĵo inter fluoreskeino kaj akvo (aŭ alkoholo).
- Kiel bobelo en bobelfolio