Saltu al enhavo

Colmenar de Montemayor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colmenar de Montemayor
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37711
Demografio
Loĝantaro 179  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 5° 58′ U (mapo)40.399444444444-5.9594444444444Koordinatoj: 40° 24′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 825 m [+]
Areo 39,98 km² (3 998 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Colmenar de Montemayor (Provinco Salamanko)
Colmenar de Montemayor (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Colmenar de Montemayor
Colmenar de Montemayor (Hispanio)
Colmenar de Montemayor (Hispanio)
DEC
Situo de Colmenar de Montemayor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Colmenar de Montemayor [+]
vdr

Colmenar de Montemayor estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. Colmenar de Montemayor signifas Abelujaro de Plej Granda Monto.

Ĝia municipa teritorio estas formata de ununura loĝloko, okupas totalan areon de 39,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 187 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.

La ekonomio de la municipo estas bazata sur la agrikulturo (cerealoj kaj legomoj) kaj brutobredado (tradicie abelbredado, porkoj kaj ĉefe ŝafoj). La urbestro estas dekstrulo de la partio PP.

Ĝi limas nordokcidente kun Pinedas, nordoriente kun Cristóbal de la Sierra, oriente kun Horcajo de Montemayor kaj Aldeacipreste, sudokcidente kun Valdelageve, kaj okcidente kun Sotoserrano.