Saltu al enhavo

Dancer in the Dark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dancer in the Dark
filmo
Originala titolo Dancer in the Dark
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 17 maj. 2000, 8 sep. 2000, 22 sep. 2000, 28 sep. 2000, 2000
Ĝenro muzika filmo, filma dramo, procesfilmo
Kameraado Robby Müller
Reĝisoro(j) Lars von Trier
Produktisto(j) Vibeke Windeløv
Scenaro Lars von Trier
Filmita en Danio
Loko de rakonto Vaŝingtonio
Muziko de Björk
Rolantoj Björk • Catherine Deneuve • David Morse • Peter Stormare • Joel Grey • Jean-Marc Barr • Udo Kier • Željko Ivanek • Cara Seymour • Siobhan Fallon Hogan • Jens Albinus • Vincent Paterson • Michael Flessas • Stellan Skarsgård • Katrine Falkenberg • John Martinus • Sean-Michael Smith • Paprika Steen • Al Agami • Anna David • Anna Norberg • Troels Asmussen • Caroline Sascha Cogez • Rikke Lylloff • Vladica Kostic • Reathel Bean • John Randolph Jones • Luke Reilly • Mette Berggreen • Britt Bendixen • Noah Lazarus • Marianne Bengtsson
Produktinta firmao Canal+ 
Film4 
France 3 
Zentropa 
Trust Film Svenska 
Film i Väst 
Liberator Productions
Honorigoj Ora Palmo • Cannes Film Festival Award for Best Actress • Japan Academy Prize for Outstanding Foreign Language Film • Independent Spirit Award for Best Foreign Film • Robert Award for Best Production Design • Goya Award for Best European Film • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro • Premio Jameson de Popola Eleko por la Plej Bona Aktorino • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Dancer In The Dark (Dancistino en la malhelo) estas dan-german-franc-ital-sved-brit-usona filmo, kiel melodrama muzikalo psikologia kaj avangarda de la jaro 2000, reĝisorita kaj verkita de Lars von Trier. En tiu muzikala dramo en angla aperas la islanda kantistino Björk kiel ĉefa protagonistino; sekvas Catherine Deneuve, David Morse, Peter Stormare kaj Joel Grey. La filmo rakontas la historion de Selma, migranta laboristino devena de Ĉeĥoslovakio translokiĝinta en Usonon, kiu suferas de okula degenera malsano, kaj revas dum laboras en fabriko. Selma ŝparas por povi pagi operacion, kiu evitus, ke ŝia filo suferu la saman malsanon, kvankam, finfine, ŝi frontos akuzojn de mortigo kaj mortokondamno.

Filmado komenciĝis en frua 1999, kaj la filmo estis montrita en 2000 en la 53-a Festivalo de Cannes. Björk ricevis la premion de la plej bona aktorino pro sia rolo, sed ŝi diris ke la filmado estis tiom laciga korpe kaj emocie ke ŝi neniam denove aktoros. La muziko kiun Björk kreis por la filmo aperis en albumo kun la titolo Selmasongs.

La filmo sekvas la tendencon Dogmo 95.

Dancer In The Dark estas la tria ero de la filma trilogio Ora Koro, kiun kompletas Breaking the Waves kun Emily Watson, kaj Idioterne; ĉiuj historioj de martiroj pro amo, kies ĉefa aspiro estas superi la malfacilaĵojn de la mondo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la 1960-aj jaroj, Selma Jezkova estas enmigrantino ĉeĥoslovaka, instalita en urbeto de Usono kun sia filo Gene, 12-jaraĝa. Ŝi pene laboras senripoze por klopodi kolekti la monon necesan por pagi al sia filo okulan operacion antaŭ lia dektria datreveno. Gene fakte suferas heredan malsanon kiu rezultos kiel, ĉe lia patrino, en blindeco. Por elturniĝi, Selma laboras kiel premistino en metalurgia fabriko, trans siaj kapabloj kaj ekster la reguloj de sekureco.

Ŝi distras nur per la partopreno en muzikala komedio de la amatora ĥoro de sia kvartalo. Iam, Selma kaj Bill, ŝia najbaro, interŝanĝas siajn sekretojn: ŝi pli kaj pli blindiĝas kaj li kaŝas al sia edzino Linda, ke li ruiniĝis. Bill finfine ŝtelas el Selma la ŝparojn kiuj estus devinta por savi sian filon; sekvas katastrofa serio de okazaĵoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Björk: Selma Ježková
  • Catherine Deneuve: Kathy (Cvalda)
  • David Morse: Bill Houston
  • Peter Stormare: Jeff
  • Jean-Marc Barr: Norman
  • Joel Grey: Oldřich Nový
  • Cara Seymour: Linda Houston
  • Siobhan Fallon: Brenda
  • Vladica Kostic: Gene Ježek
  • Vincent Paterson: Samuel
  • Željko Ivanek: la funkciulo
  • Udo Kier: Dro. Pokorný
  • Jens Albinus: Morty
  • Reathel Bean: la juĝisto
  • Michael Flessas
  • Mette Berggreen: la akceptistino
  • Lars Michael Dinesen: defendestro
  • Katrine Falkenberg: Suzan
  • Stellan Skarsgård: la doktoro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]