Saltu al enhavo

Emmanuel Le Ray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmanuel Le Ray
Persona informo
Naskonomo Emmanuel René Le Ray
Naskiĝo 17-an de novembro 1859 (1859-11-17)
en Renno
Morto 28-an de novembro 1936 (1936-11-28) (77-jaraĝa)
en Renno
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj - arkitekturo (–1890) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Louis Auguste Le Ray (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Marie Le Ray (en) Traduki kaj Louise Le Ray (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Charles Oberthür (en) Traduki (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo municipal architect (en) Traduki (1895–1932)
arkitekto (1890–) Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Naĝejo Saint-Georges
vdr

Emmanuel René Le Ray (naskiĝinta en la 17-a de novembro 1859 en Rennes, kajo de Nemours[1][2], kaj mortinta en 1936) estis franca arkitekto.

Li estis la filo de Louis Auguste Leray kaj de Céline Alexandrine Le Harivel[1].

Arkitekto de la urbo Rennes de 1895 ĝis 1932, precipe sub la urbestrado de Jean Janvier (1908-1923), li estis la antaŭuzanto de la ferbetona slabo en Bretonio kaj la desegnisto de multaj publikaj kaj privataj konstruaĵoj, kiaj : la lernejo pri medicino kaj farmacio, la finkonstruo de la komerca palaco en Rennes (nun centra poŝtoficejo de la urbo), la spektaklejo de la Cité, la naĝejo Saint-Georges, la panteono de Rennes, la monumento al la mortintoj, kiu situis ĉe la bulvardo de 'la Liberté', la nuna liceo Robidou, la preĝejo Saint-Aubin, la lernejgrupo Liberté, la enira krado de la parko Thabor (strato de Parizo), la centraj haloj ĉe la bulvardo de 'la Liberté', la konstruaĵo de Galeries Lafayette[2]

Li estis unu el la unuaj instruistoj de la nacia supera lernejo pri arkitekturo de Bretonio. Inter liaj lernantoj estis la arkitekto Alexandre Miniac.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Registrolibro de la naskiĝoj (1859), urbaj arkivoj de Rennes, cote 2E67, p. 162. Akto de la 17-a de Novembro 1859.
  2. 2,0 2,1 Sur les traces d'Emmanuel Le Ray - Rennes. Ouest-France (15-a de septembro 2000).