Saltu al enhavo

Fortuna (ludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
versio el la jaroj 1944–1946 en media muzeo Rupriikki en Tampere

Fortuna estas tabulludo evoluigita fare de Juho Jussila, ludilproduktanto el Jyväskylä. En lia fabriko en Jyväskylä, la fabrikado de la Fortuna ludo komenciĝis en 1926.

tabulludo Fortuna

En la ludo, pilkoj estas trafitaj per bastono. Kiom da poentoj la ludanto ricevas dependas de kie la pilkoj alteriĝas. Sur suba parto de la tabulo estas tri tiaj najloj, ke se pilko tuŝas iun el ili kaj poste iras al la suba pinto, oni rajtas kaj devas trafi tion denove. Oni povas ludi aŭ tiel ke la persono kun la plej multaj poentoj gajnu aŭ tiel ke la persono kun la malplej poentoj gajnu. La versio, kie la persono kun la malplej poentoj gajnas, estas en la finna lingvo misäärifortuna.

Unu motivo de Jussila, kiam li kredis la ludon, estis ke ĝi instruu matematikon.

La ludo iom similas al la ludo Bagatelle, nomita laŭ la kastelo Château de Bagatelle en la parko Bois de Boulogne de Parizo, kie ĝi publike prezentiĝis al la franca reĝo Ludoviko la 16-a en 1777. Ĉar tamen la simileco estas nur supraĵa kaj la du ludoj ne identas, rekomendindas konsideri la du ludojn vere sendependaj temoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]