Saltu al enhavo

Hjalmar Johannes Runeberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hjalmar Johannes Runeberg
Persona informo
Naskonomo Hjalmar Johannes Runeberg
Naskiĝo 27-an de majo 1874 (1874-05-27)
en Romo
Morto 15-an de februaro 1934 (1934-02-15) (59-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Walter Runeberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Fred Runeberg (en) Traduki, Arne Runeberg (en) Traduki, Heidi Parland Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Mimmi kaj Nino Runeberg (1901).

Hjalmar Johannes RUNEBERG (pseŭdonimo: Nino; naskiĝis la 27-an de majo 1874 en Romo (Italio); mortis la 15-an de februaro 1934 en Helsinko) estis svedlingva finnlandano, poeto, literaturisto, d-ro fil. Li estas nepo de Johan Ludvig Runeberg, la nacia poeto de Finnlando. Nino Runeberg verkis pri literaturo kaj folkloro, poezion originalan kaj tradukan en sveda lingvo.

Runeberg esperantistiĝis en 1901 per Théophile Cart en Parizo kaj partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Bulonjo (1905), kie li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1]. Li estis fondinto kaj multjara prezidanto de la Esperanto-Societo „La Polusstelo“ en Helsinko kaj la unua prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Li gvidis kursojn por blinduloj en 1907 aŭ 1908 kaj en la Universitato de Helsinko dum pluraj jaroj.

Esperanto-Asocio en Finnlando en 1984 fondis subtenan societon kun lia nomo: Societo Nino Runeberg. La membrokotizo, duoblo de individua membro de EAF, subtenas la agadon de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Jolanto, la filino de l' reĝo René

Citaĵo
 Vendata por la profito de la propagando inter Finnlandaj blinduloj. Plej ĉarma teatraĵeto; kies merito celte nenion perdis per la tre flua, simpla, facile komprenebla traduko ritma en Esperanto. Ni plej kore gratulas la tradukinton pro la liverita laboro, kiu aldonas veran perlon al la unuaranga verkaro Esperanta. 
— Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)
Citaĵo
 Kiam oni aŭskultas ĉarman muzikpecon rave ludatan, oni sin cedas. al la sorĉo dela ĉirkaŭ li ludanta ondaro da dolĉaj sonoj, sin lasante porti sur la torento da agrablaj emocioj, ĝis kiam, nur tro frue, venas la fino ; kaj tiam, por faciligi sian pulsegantan koron, jen li ekploras, jen freneze aplaŭdas. Se li ne havas la malfeliĉan sorton, esti profesia kritikanto de muziko, li ne penas demandi sin en la daŭro de la muziko mem, kian parton de tiu ĉi plezuro li devas danki al la komponinto kaj kian aliflanke al la ludanto. En tia situacio mi troviĝas ĉe la legado de tiu ĉi “lirika dramo”. Jolanto, ĉar, ne sciante la danan lingvon, mi estas feliĉe libera fordoni min al la ĝua sento, ne ĝenante min pri ĝia deveno, ĉu de la verkisto aŭ ĉu de la tradukisto. Nur tion mi sentas, ke la rezultato estas bonega. La dramo rakontas pri blinda princidino Jolanto, kiu resaniĝas de sia blindeco sub la kuracado de lertega kuracisto esence helpata per la ĝustatempa alveno de Tristano la sorte por ŝi difinita princo, posedanto de ŝia koro. Pro tiu koincido, ŝi naive kunforĝas en sia konscio la fenomenojn de la lumo kaj de la amo, ambaŭ por ŝi ĝis nun nekonitaj; kaj tiel per sia amo ŝi ricevas la kapablon deziri la lumon, kaj de

tio fine dependas ŝia ekposedo de la vidkapablo. Eble nur harmonias kun la malnov-epokaj cirkonstancoj de la peco. La lingva stilo de la tradukinto estas tre bona kaj la ritmo estas sendifekta : la vortoj fluas glate, hele kaj forte, kiel fluidiĝinta fero el la buŝo de ia fanda

fornego. Tamen kelkajn esprimojn mi bedaŭras, ekzemple : malplu (pĝ. 9); ne vin penu (pĝ. 36) anstataŭ ne vin ĝenu; senpermesite (pĝ. 39); ricebo anstataŭ akcepto (pĝ. 52); presas anstataŭ premas (pĝ. 55) Mi ankaŭ rimarkas la neuzon de “ĉi” post tie, tiu, en kelkaj lokoj, kie la senco postulas ĝian uzon. 
— A. E. W. La Brita Esperantisto - Numero 049, Januaro (1909)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.