József Györe
Etoso
József Györe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Györe József | |||||
Naskiĝo | 16-an de novembro 1902 en Budapeŝto | ||||
Morto | 28-an de marto 1985 (82-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 12-2-14 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Hungara Komunista Partio Socialdemokrata Partio de Hungario Hungara Socialista Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto tornisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József Györe [jOĵef djore], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györe József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.
József Györe [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1902 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de marto 1985 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Györe frekventis bazlernejon, poste metilernejon. Li eklaboris en Kőbánya kiel ferlaboristo. En 1919 li aliĝis al la sindikato, en 1934 al la socialdemokratoj, en 1945 al la komunistoj. Post la 2-a mondmilito li ricevis partiajn postenojn. En 1948 li frekventis partian lernejon. En la jaroj 1952 kaj 1953 li estis ministro pri enlandaj aferoj, poste ĝis 1955 subministro. Inter 1953 kaj 1962 li estis parlamenta deputito, dume li havis diversajn ŝtatajn kaj partiajn postenojn.