Saltu al enhavo

Josep Paluzie i Lucena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josep Paluzie i Lucena
Persona informo
Naskonomo José Paluzie y Lucena
Naskiĝo 26-an de novembro 1860 (1860-11-26)
en Barcelono
Morto 22-an de januaro 1938 (1938-01-22) (77-jaraĝa)
Lingvoj hispanaEsperantokataluna
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infanoj Antoni Paluzie i Borrell (en) Traduki, Jesús Paluzie i Borrell Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
entreprenisto
ŝakisto
verkisto
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Josep Paluzie i Lucena (naskiĝis la 26-an de novembro 1860 en Barcelono, mortis la 22-an de januaro 1938 en Barcelono) estis katalana ŝakisto, inĝeniero kaj esperantisto.[1] En 1909 li verkis la libron Sesdek Ŝakproblemoj, kiu estis la unua libro pri ŝako verkita en esperanto.[2] La 10-an de septembro 1909, dum la 5-a Universala Kongreso Paluzie ĉeestis renkontiĝon de Esperantistaj ŝakludantoj, dum kiu oni restarigis la Tutmondan Asocion de Sakludistoj sub la nova nomo - Ŝakluda Esperanta Tutmonda Asocio, li iĝis organizanto de ĝi.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝakproblemoj. Eld. Filoj de Paluzie, Barcelono, 1909? (21x15) 136 paĝoj.
Citaĵo
 Tiu ĉi tre interesa libro, tre zorge presita, kaj kompreneble ilustrita per multaj ŝakfiguroj estos bonvena ĉe la multnombraj esperantistaj ŝakamantoj. Ĝi enhavas aron da rektaj kaj da fantaziaj problemoj, unuj malnovaj, aliaj originalaj. La klera aŭtoro sekvigas ĝin per speciala ŝakvortareto, kiu ne jam estas oficiala, sed senduba baldaŭ iĝos leĝa. 
— D-ro Vilhelmo.Belga Esperantisto n.10 (aŭg 1909)
Citaĵo
 Tre interesa verko por ĉiuj kiuj amas la malfacilan sed belan azian ludon.

En la plimulto de l’ problemoj la mato okazas, nature, per la 2a aŭ 3a movoj; sed troviĝas ankaŭ tri notindaj problemoj per 4 movoj kaj dek fantaziaj pozicioj kies ekzameno kaŭzos grandan plezuron al ĉiuj lertaj ŝakludistoj. Krom tio la verko

(la unua kiun ni vidas esperante redaktita pri ŝakludo) enhavas detalan vertareton pri ŝakterminaro. 
— Brazila Esperantisto 1909 j02 n11-12 jul-aug.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]