Koreaj Malnovaj Rakontoj estas libro tradukita en Esperanton fare de Cho Sung Ho, kiu enhavas kvin koreajn rakontojn el la malnova tempo; Ŝim Ĉong, Ĉunhjang, La Lignohakisto kaj la Feino, Ĝanghŭa kaj Hongrjon kaj La Hepato de Leporo.
„ Mi kolektis kvin plej popularajn rakontojn el la malnova tempo kaj prezentas al vi, kun la espero ke la legantoj havu iom da korea etoso kaj, se vi estas okaze infano, ricevu iom da morala instruo. Legante la rakontojn vi senpene povos kapti la virtojn, kiujn la aŭtoroj deziris liveri al ni. ”
„ La tradukinto uzis facile legeblan kaj kompreneblan lingvaĵon. La teksto estas presita eminente. La ilustraĵoj estas kuriozaj, bele desegnitaj kaj presitaj. En la fino estas klarigitaj la kelkaj uzitaj nekonataj vortoj. Tie oni trovas ankaŭ mallongan biografion pri la kompilinto kaj tradukinto de la rakontoj. Li meritas, ke oni konu lian nomon. ”
„ Oni legas ilin flue kaj plezure, ne nur ĉar iliaj intrigoj estas interesaj, ilia fantazio riĉa kaj ilia priskribo poezieca, sed ankaŭ pro la trafa Esperantigo. ”
„ Ni esperas, ke baldaŭ aperos dika libro, kiu certe estos same sukcesa, kiel la fabeloj de Andersen. Atendante, la legantoj ekkonatiĝu kin la lando ‘Mateno Kvieta’, kaj tion ili ne bedaŭros. ”