Saltu al enhavo

Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
四世同堂
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lao Ŝe
Lingvoj
Lingvo ĉina lingvo
Eldonado
Eldondato 1944
vdr

Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento (ĉine: 四世同堂; pinjine: Sì Shì Tóng Táng) estas romano verkita de Lao Ŝe en 1944, kiu priskribas la vivon de la ĉina popolo dum la japana okupacio de Pekino. La romano estis esperantigita de Laŭlum kaj eldonita de Fremdlingva Eldonejo en 2011.[1]

Lao Ŝe finis la unuan kaj duan partojn en Ĉinio en 1945 kaj plenumis la trian dum sia restado en Usono en 1946. Kun la helpo de Ida Pruitt kaj Pearl S. Buck, la anglalingva versio de la romano estis eldonita sub la titolo The Yellow Storm (La flava ŝtormo) en Usono en 1951.[2][3] La origina manuskripto de la lastaj 13 ĉapitroj estis detruita dum la Kultura Revolucio. En 1983, la Eldonejo de la Popola Literaturo tradukis la lastajn 13 ĉapitrojn el la anglalingva versio kaj restaŭris la tutan romanon.

Ekstera Ligilo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]