Lajos Györffy
Lajos Györffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1897 en Túrkeve |
Morto | 20-an de marto 1986 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Lajos Györffy [djorfi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Györffy Lajos estis hungara instruisto, lokhistoriisto, muzeestro. Lia familia nomvarianto estis Győrffy.
Lajos Györffy[1][2] naskiĝis la 15-an de julio 1897 en Túrkeve, li mortis la 20-an de marto 1986 en Budapeŝto (laŭ alia informo la 19-an de marto 1986 en Túrkeve).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Györffy akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1920, ankaŭ plian diplomon en akademio. Post la diplomo li servis en la hungara marŝipa floto 7 jarojn, poste jam en Túrkeve li instruis ĝis la pensiuliĝo en 1966 (kun kelkaj interrompoj), dum li estis loke ankaŭ muzeestro inter 1956-1978. Intertempe li akiris pedagogian diplomon en 1951 en Scienca Universitato de Szeged. Li okupiĝis pri historio de Túrkeve, krome li strebis por prezenti skulptaĵojn de Sándor Finta. Li ricevis premiojn inter 1963-1977.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Túrkeve népessége a török világban (1935)
- Adatok az Alföld török-kori településtörténetéhez. (1956)
- A női munka a régi arató- és cséplőbandákban. (1959)
- Nagykunsági házoromdíszek. (1967, 1975)
- A „rettenetes esztendő”, az 1863. évi „nagyínség” emlékezete. (1978)
- Gy. L. összegyűjtött írásai. (elektitaj kontribuoj, 2001)