Lex Mahumet pseudoprophete
Lex Mahumet pseudoprophete | |
---|---|
traduko de Korano | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | Mezepoka latino |
Eldonado | |
Eldondato | 1143 |
Lex Mahumet pseudoprophete (esperante: "Leĝo de Muhammad, la falsa profeto") estas la traduko de la Korano en latinan fare de Robert de Ketton (ĉ. 1110-1160).
En 1142 Petro, la Respektinda, persvadis Robert al aliĝo al teamo kiun li estis kreante por traduki arabajn verkojn en latinan cele helpi la religian konvertiĝon de Islamanoj al Kristanismo. La ĉefa laboro de ĉi tiu kolekto estis traduki la Koranon, Islama rivelita leĝo, klopodo markanta sian unuan tradukon en iun okcidentan lingvon. La entrepreno estis grandega, kaj necesis proprigi al si unu jaron kaj plenigi super 100 folioj (180 paĝoj en moderna preso). Ĉi tiu traduko de la Korano estis populara en sia tempo, kun pli ol 25 manuskriptoj ankoraŭ ekzistantaj, kune kun du presaĵoj de la 16-a jarcento. Estis la normotraduko por Eŭropanoj de ĝia debuto ĝis la 18-a jarcento.
Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- The latin Qu'ran, as edited by Bibliander Arkivigite je 2011-06-21 per la retarkivo Wayback Machine(reviziita eldono de 1550, kompleta teksto rete)