Lujza Barabás
Etoso
Lujza Barabás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Barabás Lujza |
Naskiĝo | 4-an de novembro 2008 (15-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | ELTE Radnóti Miklós School (en) (2015–) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Lujza Barabás [barabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barabás Lujza estas hungara pentristo. Ŝia pseŭdonimo estas Luisa Barabas.
Lujza Barabás [1] naskiĝis la 4-an de novembro 2008 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lujza Barabás aĝis 3, kiam ŝi komencis pentradi, sed ŝi uzis la kolorojn tre kuraĝe. Ŝi havis helpantajn pentristojn. Post 2 jaroj ŝi debutis en en ekspozicio en Vieno. Ŝi aĝis 6, kiam ŝia bildo estis videbla en Louvre. En 2015 ŝia bildo estis aĉetita en Budapeŝto. Ekde la sama jaro ŝi frekventas lernejon, samtempe universitataj instruistoj edukas ŝin.
Ŝiaj elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- 2014 Vieno (debuta)
- 2015 Budapeŝto, Parizo (Louvre), Houston (Teksaso), Vieno
- 2016 Houston, Budapeŝto, Louvre,
- 2017 Dubajo, Houston
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Spirál
- Vihar Erdőbényén
- Kishajó