Saltu al enhavo

Maksymilian Gierymski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maksymilian Gierymski
Stanisław Witkiewicz, Maksymilian Gierymski, ĉ. 1872
Stanisław Witkiewicz, Maksymilian Gierymski, ĉ. 1872
Persona informo
Maksymilian Gierymski
Naskiĝo 9-a de oktobro 1846
en Varsovio
Morto 16-a de septembro 1874
en Reichenhall
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco polo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Aleksander Gierymski Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
landscape painter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado kaj vidigaj artoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en MunkenoRomoVieno vd
Verkado
Verkoj Winter in a small town ❦
Insurgent patrol vd
Sukcesis kiel pentristo
Artista celigo realismo
Reprezentaj verkoj Ribela patrolo
Tendaro de ciganoj
Pejzaĝo dum sunleviĝo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maksymilian Gierymski, La strato Ŝtona Ŝtuparo en Varsovio, 1870 - 1872

Maksymilian Dionizy Gierymski - pola pentristo, unu el pioniroj de pola realisma pejzaĝismo de la 19-a jarcento, reprezentanto de la munkena skolo, pli aĝa frato de Aleksander Gierymski.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1862 li finis lernadon en reala gimnazio je matematika-natura profilo, kaj aliĝis al la Politeknika Instituto en Puławy. Samtempe li lernis ludi fortepianon. Muziko estis lia pasio ĝis la morto. Kiel 17-jarulo li partoprenis en la Januara Ribelo. En 1863 Gierymski forlasis la instituton kaj aliĝis trupon de ribeluloj. En 1865 li edukiĝis en la varsovia Desegnista Klaso; en 1867 ricevis stipendion de la registaro, danke al kiu forveturis al Munkeno por studi en tiea Akademio de Belartoj. Kun aliaj polaj pentristoj li kunformis t.n. munkenan grupon (skolon). En 1868 li estis akceptita en munkena Kunstverein. En 1872 dum vizito en la patrujo li enamiĝis en Paulina Tomaszewicz (ŝi iĝis lia dumviva amatino). En 1872 en internacia ekspozicio en Berlino li ricevis medalon kaj diplomon pri Printempo en urbeto. Li partoprenis ankaŭ internaciajn ekspoziciojn en Munkeno (1869) kaj Vieno (1873). En 1873 li estis en Romo. En 1874 iĝis membro de la Arto-Akademio en Berlino. Maksymilian Gierymski mortis pro ftizo en la aĝo de 28 jaroj.

Plejparto de liaj pentraĵoj estis kreita en nur 4 jaroj (1869-1874). Li pentris scenojn de bataloj kaj 18-jarcenta ĉasado, epizodojn el la Januara Ribelo kaj pejzaĝojn de Mazovio kaj Podlaĥio (provincajn urbetojn, kamparajn vojojn, vilaĝajn tavernojn kaj vilaĝdomojn). Li okupiĝis ankaŭ pri ilustrado de libroj. Gierymski forte influis la arton de interalie Józef Chełmoński, Stanisław Witkiewicz kaj sia frato Aleksander.

La ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maksymilian Gierymski en la pola Vikipedio.