Malta Esperanto-Societo (malteSoċjetà Maltija tal-Esperanto) estas la unuiĝo de la esperantoparolantoj en la sudeŭropa insula ŝtato Malto. Ĝi fondiĝis en 1961, kaj en 1999 per aliĝo ricevis la statuson de landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Prezidanto laŭ la stato de aprilo 2013 estas d-ro Carmel Mallia. Asocia organo estas la publikaĵo Mezmara Stelo, kiu aperas laŭokaze.