Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Metila nitrito aŭ CH3NO2 estas organika komponaĵo apartenanta al la familio de la nitritoj, senkolora, toksa, brulema, malstabila gaso, kiu ekzistas sub la formo de cis kaj trans strukturoj, preparataj per interagado de nitritoj kaj metanolo. Ĝi estas izomero de la nitrometano kun malsamaj proprecoj kaj strukturoj. Nitrito de metilo ĉeestas en la cigaredo-brulaĵo hipoteze formita per traktado de N2O kaj metanolo. Metila nitrito estas oksidigagento kaj alte sensiva al eksplodaĵoj.
Ĝia sensiveco altiĝas en ĉeesto de metalaj oksidoj. Kun neorganikaj bazoj ĝi formas eksplodigajn salojn. Kun la aero ĝi produktas eksplodemajn gasojn. Ĝi povas esti uzata kiel raketo-brulaĵo. Ĝi eksplodas pli forte ol etila nitrito. Metila nitrito estas tokse asfiksia gaso, potenca cianogenagento. Ekspozicio al ĝia vaporoj povas rezulti en metemoglobinemio.[2]