Saltu al enhavo

Ponte da Barca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponte da Barca
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4980
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 061  (2011) [+]
Loĝdenso 66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 8° 25′ U (mapo)41.8-8.4166666666667Koordinatoj: 41° 48′ N, 8° 25′ U (mapo) [+]
Areo 182,11 km² (18 211 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Ponte da Barca (Portugalio)
Ponte da Barca (Portugalio)
DEC
Situo de Ponte da Barca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ponte da Barca [+]
vdr

Ponte da Barca estas portugala urbo en la sudoriento de la Distrikto Viana do Castelo, en la Norda Regiono de Portugalio (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo de Supra Minjo, kun proksimume 2 300 loĝantoj. Ponte da Barca signifas en la portugala Ponto de la Boato.

Ĝi estas sidejo de municipo Ponte da Barca de 182,11 km² de areo kaj 11 044 loĝantoj (2021), subdividita en 17 "freguesias" (submunicipoj). La municipo limas norde kun la municipo Arcos de Valdevez, oriente kun Hispanio, sude kun Terras de Bouro kaj Vila Verde kaj okcidente kun Ponte de Lima.

La punkto plej alta de la municipo estas en la montaro Serra Amarela, nome Alto da Louriça, je 1 361 m de altitudo, en Lindoso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Lindoso.

La municipo ricevis foruon de Dona Teresa en 1125, kadre de strategia politiko de sendependenco kontraŭ la galega monarkio, same kiel por montri deziron de axutonomeco disde la condado portucalense. Post la fondo de Portugalio, la foruon konfirmis D. Alfonso la 2-a en 1217. Poste la loko ricevis novan foruon, nome de D. Manuelo la 1-a, en 1513, kiu rajtigis la starigon de la aktuala pilorio de la urbeto.

La loknomo aludas al iama boato kiu ebligis trairadon inter ambaŭ bordoj de la rivero Lima, aparte por pilgrimantoj survoje al Santiago de Compostela, sed la ponto oni konstruis nur meze de la 14-a jarcento, pro kio nur poste, ĉirkaŭ 1450 aperis la nomo S. João de Ponte da Barca, kiun poste oni mallongigis al Ponte da Barca. Historie, la loĝloko Ponte de Barca havis aliajn nomojn. Por la unua fojo, ĝi aperis en la dokumentoj "Inquirições" de 1220, laŭ la nomo «Terra da Nóbrega» (literumita ankaŭ simple kiel Anóbrega).Tamen estas ankaŭ antaŭaj historiaj registroj, nome de 1050, en kiuj oni mencias pasponton de "Barca", kiu estus sur la kruciĝo de la vojoj de pilgrimantoj el Braga al Santiago de Compostela kun tiuj el Ribeira Lima al Ourense, tra Lindoso, kiu protektis la vojon per kastelo.[1] Ĉiuokaze kaj ponto kaj boato aperas en la municipa blazono.

En 1752, oni starigis la arkarojn de la urba bazaro, ankoraŭ videblaj ĉe la aktuala Jardim dos Poetas.[2]

Laŭ la «Memórias Paroquiais de 1758», Ponte da Barca estis unu el malmultaj lokoj en la provinco kiu havis en la 18-as jarcento propran poŝtoficejon.[3]

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide kaj konstante el 13 000 en la jarcentkomenco ĝis pinto de 17 000 en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis elmigrado kaj malaltiĝo ĝis nunaj 11 000.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

La municipo Ponte da Barca havas la jenajn fregeziojn:

  • Azias
  • Boivães
  • Bravães
  • Britelo
  • Crasto, Ruivos e Grovelas
  • Cuide de Vila Verde
  • Entre Ambos-os-Rios, Ermida e Germil
  • Lavradas
  • Lindoso
  • Nogueira
  • Oleiros
  • Ponte da Barca, Vila Nova de Muía e Paço Vedro de Magalhães
  • Sampriz
  • Touvedo (São Lourenço e Salvador)
  • São Pedro de Vade
  • São Tomé de Vade
  • Vila Chã (São João Baptista e Santiago)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sanktejo de Nossa Senhora da Paz
  • Kastelo do Lindoso
  • Muzeo de Cristais de Quartzo
  • Monaĥejo de Bravães
  • Preĝejo de Bravães
  • Pilorio de Ponte da Barca
  • Ponto super la rivero Lima
  • Preĝejo de Ponte da Barca aŭ de São João Baptista

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Ponte da Barca». alfarrabio.di.uminho.pt. Konsultita la 20an de februaro 2022
  2. «Ponte da Barca - DGPC | Pesquisa Geral». www.patrimoniocultural.gov.pt. Konsultita la 20an de februaro 2022
  3. Capela, José Viriato (2003). AS FREGUESIAS DO DISTRITO DE BRAGA NAS MEMÓRIAS PAROQUIAIS DE 1758 (PDF). Braga: Universidade do Minho. p. 46. 250 pp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ponte da Barca en la portugala Vikipedio.