Solymár
Solymár | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2083 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 005 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 616 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 35′ N, 18° 56′ O (mapo)47.59118.929Koordinatoj: 47° 35′ N, 18° 56′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 17,86 km² (1 786 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Solymár [ŝojmAr] (germane Schaumar) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en Distrikto Pilisvörösvár. La loknomo signifas hungare: falkisto, kiu estis tiutempe grava profesio.
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Solym%C3%A1r_-_Castle.jpg/220px-Solym%C3%A1r_-_Castle.jpg)
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 8920
- Poŝtkodo: 2083
- Telefonprefikso: 26
Situo[redakti | redakti fonton]
La grandvilaĝo situas laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Dorog apud Budapeŝto, kiu troviĝas 10 km-ojn. En la grandvilaĝo trafikas ankaŭ la budapeŝta loka aŭtobuso.
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, de romianoj kaj de avaroj. La unua skriba mencio devenis el 1226. En la 14-a jarcento fortikaĵo (onidire pigo-fortikaĵo) konstruiĝis. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Serboj kaj ŝvaboj refondis ĝin en 1720. La romkatolika pilgrimloka preĝejo en 1790 konstruiĝis, kies turo estas 30 m-ojn alta. La ŝvaboj estis deportitaj en 1946 al Germanio.
![](http://chped.net/https/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/00/R%C3%B3mai_katolikus_templom_%287302._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg/220px-R%C3%B3mai_katolikus_templom_%287302._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg)
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- En Solymár naskiĝis kaj mortis muzikisto Mátyás Taller.
- En Solymár mortis:
- akvopilkisto János Konrád
- geografo József Hajdú-Moharos
- lingvisto László Hadrovics.