Szilárd Zielinski
Etoso
Szilárd Zielinski [silArd], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zielinski Szilárd estis hungara inĝeniero, arkitekto, profesoro.
Szilárd Zielinski [1] naskiĝis la 1-an de majo 1860 en Mátészalka. Li mortis la 24-an de aprilo 1924 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Szilárd Zielinski frekventis Joseph Polytechnicum-on en Budapeŝto, poste li plulernis en Germanio, Anglio, Francio. En 1889 li fondis firmaon en Budapeŝto. En 1897 li ankaŭ ekinstruis en Teknikuniversitato . Baldaŭe li konatiĝis kun teknologio de ŝtalbetono, li estis pioniro de ties planado en Hungarlando.
Liaj inĝenieraj planadoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- ponto de Ráckeve (1897, bombardita en 1944)
- ponto en Niš, (1901)
- akvoturoj en Insulo Margareta kaj Szeged
- haveno-parto en Fiume (1910)
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- ’’A vágány kapcsolások számító módja’’ (1888)
- ’’A helyiérdekű vasutakról szóló törvények módosítása…’’ (1899)
- ’’A román- és portland-cementek szilárdulása pépben, habarcsban és betonban’’ (1909)