Saltu al enhavo

Vision City

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vision City
nubskrapulo
private housing estate in Hong Kong (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 2007
Lando Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Tsuen Wan District
Adreso 香港新界荃灣楊屋道1號
Situo
Geografia situo 22° 22′ 13″ N, 114° 6′ 50″ O (mapo)22.3703114.114Koordinatoj: 22° 22′ 13″ N, 114° 6′ 50″ O (mapo)
Vision City (Hongkongo)
Vision City (Hongkongo)
DEC
Situo de Vision City
Map
Vision City
vdr

Vision City (angle) aŭ vizia urbo (ĉine: 萬景峰) estas loĝloko en la distrikto Tsuen Wan de la novaj teritorioj de Hongkongo. La ejo konsistas el kvin nubskrapuloj[1], el kiuj ĉiu estas unu el la plej altaj konstruaĵoj de Hongkongo.

La plej altaj konstruaĵoj estas Vision City 2 kaj Vision City 3, kun respektive 195 metra alto kaj 52 etaĝoj.[2][3] Ili staras en rango 67 de la hongkongaj konstruaĵoj laŭ alto.

La turoj 1 kaj 5 estas 192 metrojn kaj 52 etaĝajn altaj[4][5] kaj staras en rango 70.

La turo 6 estas 50 etaĝajn kaj 183 metrojn alta[6] kaj estas la 90a plej alta konstruaĵo en la urbo.

La tuta ejo estis finkonstruita en 2007.[1] La kvin turoj, kiuj enhavas nur apartamentojn, elstaras el kuna podio, en kiu troviĝas butikoj.[7]

Vision City enhavas 1.446 loĝunuojn kaj areon de 138.000 m².

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]